¿Sabe usted esperanto? (15 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
8.66Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

LA INSTRUISTO PAROLAS

-AĴ
indica lo material, la cosa hecha por la materia expresada en la raíz, lo que se manifiesta concretamente:
dolĉaĵo
- un dulce, una cosa dulce;
sukeraĵo
- cosa hecha con azúcar;
legaĵo
- material de lectura;
skribaĵo
- un escrito;
trinkaĵo
- brebaje;
fritaĵo
- fritura;
novaĵo
- una nueva (noticia);
amikaĵo
- una prueba de amistad, un acto amistoso;
infanaĵo
- una niñería, una chiquillada.
Aĵo
- cosa.

-
EC
expresa lo inmaterial, la cualidad abstracta que a veces se expresa en castellano con palabras terminadas en ez o idad (vejez, acidez, fidelidad).
Mola
- blando,
moleco
- blandura, molicie;
juneco
- juventud;
blankeco
- blancura;
beleco
– belleza;
silkeca
- sedoso;
silkeco
- sedosidad;
homeco
- (cualidad de humano) hombría, humanidad, que no debe confundirse con
homaro
- la humanidad -conjunto de hombres.
Eco
- cualidad, propiedad.
Peko kaj eraro estas ecoj de la homaro
- el pecado y el error son cualidades de la humanidad.

-
EBL
indica posibilidad.
Legebla
- legible;
nemanĝebla
- incomible.
Vitro estas travidebla kaj facile rompebla
- el vidrio es transparente (es posible ver a través) y fácilmente rompible (fácil de romperse).
Videbleco
- visibilidad (cualidad de lo que es visible).
Ebla
- posible;
eble
- posiblemente;
ebleco
- posibilidad:
neeble
- imposible.
Nekredebla
novaĵo
- una noticia increíble.

KE
es la conjunción "que":
oni diras ke
-se dice que.
Diru al Petro ke li venu
- dile a Petro que venga.
Mi vidas ke vi laboras
- yo veo que tú trabajas.

No confunda "que" conjunción con "que" pronombre relativo.

Creo que vendrá -
Mi kredas ke li venos
.

El señor que (el cual) vino es Pedro -
La sinjoro, kiu venis estas Petro
.

El libro que (el cual) compraste es interesante. -
La libro, kiun vi aĉetis, estas interesa
.

(Ver nota en la lección complementaria).

k.t.p.
(=
kaj tiel plu
) - etcétera (y así lo demás).

SENUTILA
es inútil (= no útil),
malutila
es perjudicial, lo contrario de útil:
senutilaj vortoj
- palabras inútiles;
malutilaj vortoj
- palabras perjudiciales. Recuérdese que mal expresa lo diametralmente opuesto a lo expresado en la raíz y que los términos medios deben expresarse por
sen
,
ne
,
iom
:
riĉa-neriĉa
,
iom riĉa
, o con
et
,
beleta
– bonita, maja,
malsaneta
- algo enfermo, decaído.

FI
- es prefijo con significado también despectivo, pero refiriéndose al aspecto moral:
fihomo
=
fiulo
- canalla,
fiagoj
- acciones canallescas. Usado como interjección,
fi
denota desagrado.
Fi!
- ¡Puf!

SALUTON
es la palabra que se utiliza para saludar. Se usa el acusativo ya que
saluton
es una forma abreviada de la frase
mi esprimas al vi mian saluton
en la que actúa como complemento directo del verbo
esprimi
.

14ª Leciono

Ĉu vi scias kion faras tiu ĉi fraŭlino?

Ĉu ŝi manĝas ĉokoladon? Mi kredas ke ne.

Per la maldekstra mano ŝi
tenas rondan
speguleton, kaj per la dekstra ŝi tenas ruĝan krajonon. Ŝi faras gravan laboron.

Ŝi
ruĝigas
ŝian lipojn.

Antaŭ unu semajno ŝi estis bruna. Nun ŝi estas blonda. Do, la blondeco de ŝia hararo ne estas natura. Ŝi blondigas (heligas) sian hararon.

Ŝi beligas sin. Ŝi briligas siajn
ungojn
.

Ĉu vi komprenas la signifon de la sufikso "
ig
"?

Ĉu vi komprenas
verdigi
,
blankigi
,
nigrigi
?

Kiu ruĝugas siajn lipojn? Ĉu vi briligas viajn ŝuojn? Ĉu vi ruĝigas vian nazon?

Li parolas kaj ŝi aŭskultas. Li diras: "Mi amas vin".

Ŝi nenion diras; ŝi nur ruĝiĝas.

Ŝia vizaĝo fariĝas varma kaj ruĝa.

Ĉu ŝi estas moderna fraŭlino? Mi kredas ke ne, ĉar modernaj fraŭlinoj ne ruĝiĝas.

Kia pluvego! Malfeliĉa Petro; li devas iri sub la pluvo kaj la pluvo tute
malsekigas
liajn vestojn kaj ŝuojn.

Petro tute malsekiĝis
pro
la pluvo.

La vestoj de Petro estas malsekaj. La suno sekigas ilin.

Sub la varmaj sun
radioj
la vestaĵoj pendas kaj sekiĝas.

La ŝuojn de Petro estis malpuraj. Petro purigis siajn ŝuojn kaj briligis ilin per
broso
.

Kial Petro malsekiĝis? Kio malsekigis lin?

Kio sekigas la vestaĵojn? Ĉu vi mem purigas vian ĉambron?

La malsano maljunigis lin kaj liaj haroj griziĝis. Li iris al la montaro por resaniĝi. La montara aero estas pura kaj saniga. Manĝu multajn fruktojn kaj vi resaniĝos. La fruktoj estas nutraj kaj sanigaj. La suno maturigas ilin.

La ĉambro estas
silenta
en la mateno. Subite, je la sesa horo, la vekhorloĝo faras grandan
skandalon
, ĝi
gaje
sonoras
. Petro vekiĝas pro la
bruo
. Li haltigas la
sonorilon
kaj rigardas la aparaton kun profunda malŝato. Li dezirus ankoraŭ resti en la lito,
tamen
li
leviĝas
, li
ellitiĝas
. La kombilo aŭ dentobroso ankoraŭ sidas apud la horloĝo, sed baldaŭ ili ankaŭ laboros.

Je kioma horo vi leviĝas (ellitiĝas)? Ĉu via patrino vekas vin?

Kiom da fojoj ŝi devas veki vin? Ĉu vi tuj saltas el la lito?

Vespere je la 23-a horo, Petro senvestiĝas kaj enlitiĝas.

Li ankaŭ legas kelkajn paĝojn de interesa libro, sed baldaŭ liaj okuloj fermiĝas kaj li endormiĝas. Bonan dormon, Petro, kaj feliĉajn sonĝojn!

Petro senvestiĝas, enlitiĝas kaj endormiĝas, sed la patrino senvestigas, enlitigas sian infaneton kaj endormigas ĝin per kanto.

Kion faras Petro je la 23-a horo?

Ĉu vi legas libron antaŭ la dormo?

Je kioma horo vi enlitiĝas?

Ĉu vi baldaŭ endormiĝas?

Ĉu vi legas la telefonlibron?

NI PROMENU TRA LA URBO

Tra la stratoj rapidas ĉiaj veturiloj: aŭtomobiloj,
pezaj
ŝarĝaŭtoj
(= kamionoj), aŭtobusoj (= omnibusoj),
tramoj
,
bicikloj
,
motor(bi)cikloj
kaj maloftaj ĉaroj kun ĉevaloj. Ĉe la
stratanguloj
policistoj
gvidas
la trafikon. Sub la stratoj, tra
tuneloj
, rapidas la subteraj
trajnoj
.

Sur la
trotuaroj
ĉe
ambaŭ flankoj
de la stato, piediras,
trotas
, kuretas la
homamaso
.

La
avenuoj
estas larĝaj, kaj ambaŭflanke
vicoj
da arboj donas ombron al la trotuaro.

En la urbocentro troviĝas (sin trovas) la grandaj kaj gravaj konstruaĵoj: La
palaco
de la nacia
Registaro
, la
urbodomo
, la
bankoj
, la grandaj
magazenoj
kun interesaj montrofenestroj, teatroj, kinejoj,
muzeoj
,
universitato
kaj belaj placoj kun
monumentoj
.

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
8.66Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Thief by C.L. Stone
Heartbreaker Hanson by Melanie Marks
The Boys Return by Phyllis Reynolds Naylor
Road Rash by Mark Huntley Parsons
Us Conductors by Sean Michaels
Spin 01 - Spin State by Chris Moriarty
Faithful by Kelly Elliott