¿Sabe usted esperanto? (17 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
3.25Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

LA INSTRUISTO PAROLAS

ACUSATIVO DE DIRECCIÓN
. Del mismo modo que en “Juan corre a Pedro”, Pedro representa el fin, el objetivo de la acción, en “Juan corre a Montevideo”, Montevideo representa también el fin de la acción, de un movimiento.

Así diremos en Esperanto:
Johano postkuras Petron
y
Johano kuras Montevide
on
.

Este acusativo de dirección es muy útil, porque nos permite distinguir el movimiento con traslación del movimiento sin traslación:

La hundo kuras en la ĝardeno
- el perro corre en el jardín (estando dentro de él).
La hundo kuras en la ĝardenon
(entra corriendo en el jardín desde afuera).
La muso kuretas
sub la tablo
- el ratón corretea bajo la mesa.
De sub la tablo la muso kuras sub la sofon
- de debajo de la mesa el ratón corre (hacia) debajo del sofá.

KIE
- donde,
kien
- adonde,
tie
- alla, allí,
tien
- hacia allá, hacia donde.

El adverbio de lugar puede tomar la n del acusativo de dirección:
hejme
- en casa,
hejmen
- a casa,
supre
- arriba,
supren
- hacia arriba,
antaŭe
- adelante,
antaŭen
- hacia delante.
Ĉiam antaŭen!
- ¡Siempre adelante!

-
UJ
da la idea general de recipiente, de continente:
supujo
- sopera,
monujo
- billetera,
monerujo
- monedero.
Laktujo estas ujo por lakto
- lechera es un recipiente para leche.

(Ver nota en la lección complementaria).

DIS
- es prefijo que denota dispersión:
disdoni
- distribuir (dar a varios),
dismeti
- distribuir (colocar en varios lugares),
disiri
- separarse (ir en varios lugares),
disiĝi
- separarse,
disigi
- separar.
La vojoj disiĝas
- los caminos se separan.
Miaj aĵoj dise kuŝis sur la planko
- mis cosas yacían desparramadas sobre el piso.

RE
- señala la repetición:
relegi
- releer,
refari
- rehacer,
reveni
- volver,
redoni
- devolver (volver a dar
). Ĝis (la) revido
- hasta la vista! (hasta volvernos a ver).

-
ING
señala lo que contiene parcialmente algo:
ovingo
- huevera,
cigaringo
- boquilla (para cigarrillos),
kandelingo
- candelero.
Kandelingo estas ingo por kandelo
-
Ingo
da idea de vaina.
Sabringo
- vaina de sable.

-
IND
denota lo que es digno, que merece:
Fidinda
- fidedigno, fehaciente.
Vidinda pejzaĝo
- un paisaje digno de verse,
leginda libro
- un libro que merece ser leído, r
espektinda
- respetable,
ridinda
- ridículo.
Respektinda persono estas persono inda je respekto.
Indeco - dignidad.

-
ER
. Este sufijo señala la partícula, el elemento constitutivo:
sablo
- arena,
sablero
- grano de arena,
fajro
- fuego,
fajrero
- chispa,
monero
- moneda (níquel),
panero
- migaja.
Panero estas ero da pano
.
Diserigi
- desmenuzar.

SEN
- sin:
sen pano kaj sen mono
- sin pan y sin dinero.
"pli bona pano sen butero ol kuko sen libero"
- más vale (mejor) pan sin manteca (pan seco), que tortas sin libertad.

También esta preposición se usa como prefijo:
sengusta supo
- sopa insípida,
vesto de senmakula blankeco
- vestido de blancura inmaculada (
makulo
- mancha).
Senhoma vilaĝo
- aldea desierta (sin hombres).

Algunas expresiones:

Kompreneble
(comprensiblemente) se usa como nuestro coloquial "naturalmente" o "se comprende".

Plenmano
es un puñado (una mano llena).
Plenkulero
- una cucharada,
plenbuŝo
- una bocanada.

Por ke ili manĝu
- para que ellos coman.

Antaŭ ol ni disiru
- antes que nos separemos.

Enhavi
- contener.

Enteni
- contener asiendo, sujetando el contenido (
teni
- tener, asir;
havi
- poseer).

16ª Leciono

—Diru al mi, sinjoro; ĉu
vi
estas la instruisto?

—Ne, sinjoro, mi estas lernanto.

—Jes, vi estas persono kiu lern
as
, vi estas
lernanto
.

Antaŭ tri monatoj vi diris: "Mi lern
os
Esperanton", tiam vi est
is
lern
onto
.

Kaj post du aŭ tri monatoj vi diros: "Mi lern
is
Esperanton", tiam vi est
os
lern
into
.

Ni ankaŭ povas diri: vi est
as
lernanta
homo
, vi est
is
lernonta homo
, vi est
os
lerninta homo
.

Tiel la persono kiu prezidas estas la prezidanto, la persono kiu amas estas amanto.

—Pardonu, sinjoro, sed ankoraŭ mi ne tute komprenas...

—La
participoj
ne estas malfacilaj.

Bonvolu, observi
la jenajn
ekzemplojn
:

Petro estas homo tre
akurata
. Li ĉion faras en la ĝusta momento. Ĉiutage je la kvina horo, Petro trinkas tason da teo. Ni iru ĝis la kafejo, kie Petro
kutimas
trinki sian teon kaj observu.

Estas kvin antaŭ la kvina.

Sur la tablo estas taso kun kulereto, tekruĉo kaj sukerujo.

La teo estas en la tekruĉo (= teujo).

Petro trinkos la teon.

Petro
ESTAS TRINKONTA
la teon.

Estas ĝuste la kvina.

La teo estas en la taso. Petro trinkas ĝin.

Petro
ESTAS TRINKANTA
la teon.

Jam estas dek kvin post la kvina.

La taso estas malplena. Petro jam trinkis la teon.

Petro
ESTAS TRINKINTA
la teon.

Se morgaŭ ni denove observos Petron en la kafejo ni vidos, ke...

je la kvara kaj kvindek kvin,
li
ESTOS TRINKONTA
la teon
.

je la kvina,
l
i
ESTOS TRINKANTA
la teon.

je la kvina kaj dek kvin,
l
i
ESTOS TRINKINTA
la teon.

Sed hieraŭ mi ankaŭ estis en tiu kafejo kaj vidis, ke...

kvin minutoj antaŭ la kvina,
Petro
ESTIS TRINKONTA
la teon.

je la kvina,
Petro
ESTIS TRINKANTA
la teon.

je la kvina kaj dek kvin,
Petro
ESTIS TRINKINTA
la teon.

Petro trinkas la teon kaj la teo estas trinkata.

Hieraŭ...

je la kvara kaj kvindek kvin,
l
a teo
ESTIS TRINKOTA
de Petro.

je la kvina,
la teo
ESTIS TRINKATA
de Petro.

je la kvina kaj dek kvin,
la teo
ESTIS TRINKITA
de Petro.

Nun...

je la kvara kaj kvindek kvin,
la teo
ESTAS TRINKOTA
de Petro.

je la kvina,
la teo
ESTAS TRINKATA
de Petro.

je la kvina kaj dek kvin,
la teo
ESTAS TRINKITA
de Petro.

Kaj morgaŭ...

je la kvara kaj kvindek kvin,
la teo
ESTOS TRINKOTA
de Petro.

ĝuste je la kvina,
la teo
ESTOS TRINKATA
de Petro.

je la kvina kaj dek kvin,
la teo
ESTOS TRINKITA
de Petro.

La
trinkota
teo estas ankoraŭ en la teujo.

La
trinkata
teo estas en la taso.

La
trinkita
teo ne plu estas en la taso; ĝi estas en la stomako de Petro (la trinkinto).

Ĉu je la 5-a Petro estas trinkinta la teon?

Ĉu je la 6-a la teo estas ankoraŭ trinkota de Petro?

El kio estas faritaj viaj ŝuoj?

Lernonto
aĉetas libron.

Lernanto
uzas libron.

Lerninto
metas la libron en la bibliotekon kaj portas sur la brusto la verdan stelon.

Amonto
rigardas la fraŭlinon, esperas.

Amanto
razas sin ĉiutage, skribas
parfumitajn
leterojn kaj vidas ĉion
rozkolora
.

Aminto
ĵetas leterojn kaj
portretojn
en la fajron.

LERNANTO RAKONTAS...

Hieraŭ mi estis sidanta antaŭ mia skribotablo. Mi jam estis lerninta la 15-an lecionon de mia lernolibro kaj estis skribanta
leteron
al mia frato, kiam Petro eniris en la ĉambron.

—Kiel vi fartas? - Li diris -. La vetero estas agrabla. Ĉu vi volas promeni kun mi tra la parko?

—Jes, kial ne? La leteron mi skribos vespere - mi respondis.

Mi surmetis mian jakon kaj ni foriris kune.

Dum ni estis marŝantaj sur la strato li klarigis al mi la
koncerton
, kiun ni estos aŭskultontaj. Tiu koncerto jam estis
ludita
en la pasinta dimanĉo, sed pro la
sukceso
ĝi estos ripetata (reludata) hodiaŭ.

En la parko ni vidis la statuon de Mendoza, la
fondinto
de Buenos Aires.

En aliaj urboj estas monumentoj al Zamenhof, la
kreinto
de Esperanto.

Multaj promenantoj
ĝuis
la belan veteron.

En la koncertejo jam multaj ĉeestantoj sidis. La ludontaj muzikistoj estis jam kun siaj instrumentoj.

Dum la koncerto la aŭskultantoj silentis.

Kiam ni revenis hejmen la suno estis malaperanta ĉe la horizonto.

Kaj ĉu mi diru al vi sekreton? La leteron, kiun mi estis skribonta al mia frato mi ne skribis; ĝi estas ankoraŭ skribota.

Kion mi estis faranta, kiam venis Petro? Kion diris Petro dum ni estis marŝantaj?

Kien ni iris? Kion ni vidis tie?

Kiu estis Mendoza? Kiu estis Zamenhof?

Kiu sidis en la koncertejo? Kion faras la aŭskultantoj?

Nun vi povas kompreni la signifon de la vorto Esperanto. D-ro Zamenhof ne subskribis sian unuan libron per sia nomo, sed per
pseŭdonomo
"D-ro Esperanto",
t.e.
(tio estas), la doktoro kiu esperas, kiu havas esperon.

VOCABULARIO

AKURATA

PUNTUAL

MI PETAS

LE RUEGO, POR FAVOR

BONVOLU

HAGA USTED EL FAVOR DE

PARDONU

USTED PERDONE

EKZEMPLO

EJEMPLO

PARFUMO

PERFUME

FONDI

FUNDAR

PETI

PEDIR, ROGAR

ĜUI

DISFRUTAR, GOZAR

PORTRETO

RETRATO

JENA

LA PRESENTE, SIGUIENTE

PREZIDI

PRESIDIR

KLARIGI

ACLARAR, EXPLICAR

RAKONTI

NARRAR, CONTAR

KONCERTO

CONCIERTO

SUBSKRIBI

FIRMAR

KREI

CREAR

SUKCESI

TENER ÉXITO

KUNE

CONJUNTAMENTE, JUNTOS

T. E. (TIO ESTAS)

ESTO ES, ES DECIR

KUTIMI

TENER LA COSTUMBRE DE

TEKRUĈO

TETERA

LETERO

CARTA

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
3.25Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

STARGATE SG-1 29 Hall of the Two Truths by Susannah Parker Sinard
The Edge of Recall by Kristen Heitzmann
Off Side by Manuel Vázquez Montalbán
Declan by Kate Allenton
A Cry from the Dark by Robert Barnard